Mi sonĝis. En la sonĝo mi estis kartoludanta kun “novbakitaj vivkadavroj” kiuj ankoraŭ ne konsciis, ke ili jam ne vivas.
Mi reendormiĝis, kaj denove sonĝis. En la sonĝo mi estis sidanta en laboro ĝis super la oreloj, kaj mi ne povas spiri. Mi vekiĝis kun diable forta soifo.