silents:
Gelato > संस्कृतम् by P.K. Cerda on Flickr.
Ĉi-semajnfine mi havis nenian farendaĵojn, kaj ankaŭ hodiaŭ mi estas tute libera, ĉar hodiaŭ estas festotago en Japanujo. Ne demandu min, por kio ni festas, ĉar por mi tio tute ne gravas. Kaj ne demandu min, kiom da paĝoj mi legis ĉi-semajnfine, ĉar pro mortiga varmo mi nenion volis fari… Jes, kompreneble mi havas klimatizilon en mia vivĉambro. Malgraŭ ke mi uzas la klimatizilon, la varmo tamen penetris en la ĉambron.
暑くてなんも進まん
冷たいものを食おう