jen sur ŝuplando
du petaloj sakuraj –
tuttage pluvas
En mia loĝkvartalo troviĝas du specaj sakuroj. Unu el ili ekfloras en la fino de marto, kaj la alia en la mezo abu la fino de aprilo. La unuaj sakuroj jam komencis faligi siajn petalojn, kaj la pluvego antaŭhieraŭa rapidigis la forfloriĝon.