(via Firedogs : biotope)
Mi konsultis la interreton pri la vorto fajrohundoj, kiun mi renkontis en la romano “Maigret hezitas” verkita de Georges Simenon, kaj trovis, ke per fajrohundoj oni konservas brullignojn. Do la vorto signifas brullignujon aŭ brullignotenilon, kaj verŝajne ili ne bezonas esti hundoformaj kiel ĉi tiuj kiuj estis uzataj en Svedujo laŭ la paĝo de biotope.