Mi sonĝis. En la sonĝo mi estis veturanta per aŭtobuso stirata de mezaĝa ŝoforo. Dum la veturado ŝi iris al la malantaŭa parto de la aŭtobuso por kontroli ion lasante la aŭtobuson veturanta. La aŭtobuso do trafis stratlanternan foston kaj haltis. Feliĉe neniu vundiĝis pro la akcidento.