La gepatroj de Petja estas instruitaj, ili havas bonajn profesiojn kaj salajras multe.
“La enigma trezoro” verkita de Julian Modest
Ĉu ili salajras multe? Kion signifas tio? Ĉu ili estas bone salajrataj? Ili, la gepatroj de Petja, ne estas dungantoj, sed dungitoj. Do iliaj dungantoj multe pagas (salajras) al ili, kaj la uzo de la vorto salajri estas malĝusta, ĉu ne?