Fina venko

 Tiu ĉi rakonteto estas verkita de mi mem en la fino de la jaro 2016, kaj aperis en la februara numero de la literatura revuo Beletra Almanako (BA28). Kompreneble ĝi estis modifita de la redaktoroj de BA.

 

 “Mi ankoraŭ ne kontentas. Kial oni elektis la kadukan oldulaĉon por la bonveniga ceremonio? La ceremonio estas terurege grava, ĉu ne? Li jam ne povas paŝi per siaj kruraĉoj, ĉu ne? Kiom li aĝas? El kiu landaĉo li venis?”, Karlo kun iom da moktono dubeme demandis sian kolegon Johano starantan tuj apud li.
 “Mi ne scias, el kiu lando la maljunulo venis. Sed laŭ lia aspekto mi supozas, ke li venis el Aziabloko, kaj ke li havas pli-malpli… 90 jarojn? Ne, li estas 96-jara, mi legis tion en iu novaĵelsendo”, Johano respondis rigardante sian brakhorloĝon, kaj trovis, ke baldaŭ estos la tempo.
 “Terurege! 96-jara!? Ĉu la oldulaĉo vere tiom aĝegas!?”, surprizite de la respondo, Karlo turnis sin al Johano kun larĝe malfermitaj okuloj kaj plu demandis. “Ĉu li eltenos la ceremonion? Ĝi certe postulos de li tro fortan streĉon, ĉu ne? Ĉu ekzistas neniu pli taŭga ulaĉo ol li?”
 “Neniu, ĉar oni diras, ke li estas la lasta parolanto de iu jam mortanta lingvo kiu cedis sian lokon al la novĉina. Ial ILI elektis la lingvon – kies nomon mi jam forgesis – kiel komunan lingvon inter ILI kaj ni. Jes, oni diras ankaŭ, ke la lingvo estis iam parolata en iu regiono de Aziabloko antaŭ la ĉiniĝo… Nu, li do certe venis el Aziabloko.”
 “Ĉu vere!? Ĉu la oldulaĉo sola scipovas la lingvaĉon? Domaĝe! Sed ĉu tio certas?”, Karlo ankoraŭ ne estis kontenta.
 “Jes, antaŭ unu monato li tamen komencis instrui la lingvon al kelkaj personoj, kiuj kredeble havas talenton en lingvolernado. La personoj instruitaj de li nun siavice diligente kaj senpaŭze instruas la lingvon al aliaj. Sed malgraŭ tio bedaŭrinde ankoraŭ neniu povas paroli flue en la lingvo.”
 “Fek! Kial ILI elektis la lingvaĉon? Ties kruraĉo jam estas en ĉerko kiel la oldulaĉo mem, ĉu ne? La angla estas pli taŭga! Ĉar la angla estas la oficiala lingvo en EUbloko kaj ankaŭ tie ĉi, en Usonbloko. La angla estas vaste parolata en la tuta mondo, kaj… jes! Vivoplena! Ĉiuj scias, eĉ infanaĉoj scias tion, ĉu ne? La oldulaĉo certe fuŝos la…”
 “Ĉit! Jen li alvenis!”, abrupte haltiginte Karlon, Johano admonis. “Ni alparolu al li malrapide kaj klare, ĉar li ne bone komprenas la anglan, kaj traktu lin ĝentile kaj estimoplene. Ĉu komprenite?”

 

ĈU POR AMIKECO AŬ POR EKSPLUATO?

La 15-an de decembro en la ceremoniejo nun konstruata en la centra parko de la urbo Novjorko okazos la bonveniga ceremonio por ILI.

 La 10-an de la lasta septembro ILI kontaktis nin per la mesaĝo, kiel vi legantoj jam bone scias. Laŭ la mesaĝo ILI jam kaŝe vizitis kaj esploris la Teron en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, kaj nin teranojn pristudis. Dum la esplorado ILI ankaŭ ellernis iun teranan lingvon kiu nun estas jam parolata de neniu escepte de la maljuna sinjoro Takeo Jamamoto el Aziabloko. Danke al tiu sinjoro Jamamoto ni povis deĉifri la mesaĝon de ILI. Sinjoro Jamamoto ankaŭ plenumis la fulmrapidan instruadon pri la lingvo al la intertraktantaro, kaj ricevis honoron fari bonvenigan saluton ĉe la komenco de la ceremonio.
 
Nu, ĉu ILI venos vere por amikeco kiel ILI mem deklaris en la mesaĝo, aŭ por ekspluati nin teranojn? Ni vidos tion baldaŭ. (el iu novaĵelsendo la 31-an de oktobro)

 

 Sidante en sia nova rulseĝo donacita de usonanoj, la maljunulo enprofundiĝas en sian penson. Li pensas, ke finfine venos glora momento. Li estas tre ĝoja pro tio, ke la ceremonio hazarde okazos en la tago kiu estas por li tre kara. Li neniam pensis, eĉ ne imagis, ke tiel okazos tio. Fakte li de longe diradis al si mem, ke tio estas vana espero, kaj ke tio neniam okazos. Sed finfine baldaŭ estos la tempo….

 

***

 

 “Sinjoro… Sinjoro? Ĉu vi aŭdas min? Ni eniru en la domon. Jam vesperiĝis, kaj estas sufiĉe malvarme tie ĉi… Sinjoro Jamamoto? Ni eniru en la domon aŭ vi malvarmumos. Ĉu vi komprenas min, sinjoro?”, blankakitelulo ĝentile alparolis al la maljunulo en klara kaj iom laŭta voĉo.
 “Ĉu? Ĉu jam estas la tempo? Ĉu ILI jam alvenis?”, elprofundiĝinte el sia penso, la maljunulo respondis. Aŭdinte la respondon de la maljunulo, alia blankakitelulo levis siajn brovojn, kaj ironie ridetante rigardis sian kolegon.
 “Jes, sinjoro Jamamoto, jam estas la tempo”, ignorante sian malĝentilan kolegon, la unua, pli ĝentila blankakitelulo respondis al la maljunulo.
 “Bone, ni do eniru en la ceremoniejon”, respondis la maljunulo kaj decideme aldonis: “Nu, vi ne bezonas puŝi mian rulseĝon. Mi ja estas maljuna, sed ne tiom kaduka nek malutila kiel vi ambaŭ kredas. Mi ja bone aŭdas kaj sufiĉe bone komprenas vin ambaŭ. Krome hodiaŭ mi fartas tre bone, kaj eĉ sentas min sufiĉe juna. Mi povas iri en la ceremoniejon sen via helpo.”
 La maljunulo komencis puŝi sian rulseĝon al la enirejo de la domo. La dua, la malĝentila blankakitelulo moke rigardis sian ĝentilan kolegon, sed tiu ŝultrumante ne respondis. La maljunulo, sekvate de la blankakiteluloj, eniris en la domon.

 

***

 

 La interno de la ceremoniejo estas pure blanka kaj plenigita de blindige hela lumo, kaj en la lumo ILI jam atendas la maljunulon. Li malrapide kaj singarde ekstaras el sia rulseĝo, kaj larĝe etendante siajn brakojn du aŭ tri paŝojn alproksimiĝas al ILI, al la homsimilaj sed verdahaŭtaj eksterteranoj. Profunde enspirinte, li firmavoĉe komencas paroli en la lingvo jam bele parolata de neniu krom li sur la Tero.
 “Mi elkore salutas vin, samideanojn el la kosmo, kaj ĝojas, ke mi parolas kun vi en mia dua amata gepatra lingvo, en Esperanto. Nia estimata sinjoro Zamenhof kredeble ne pensis, ke la fina venko tiel okazos.”

 

FINO

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s