Mi sonĝis. En la sonĝo mi estis sufiĉe juna virino, kaj en iu restoracio estis sidanta kun mia juna fratino… Ne, en la reala mondo mi estas sufiĉe maljuna viro, nek havas fratinon. Nu, ni – mi kiel juna virino kaj ne ekzistanta mia juna fratino – ne konversaciis. Ni nur sidas tie silente, sed mi estis scianta, ke ni ambaŭ ne scias, kial ni sidas tie, ĉu ni jam mendis ion.