Perdita en iu lando

Serĉante mapon, en mia sakego mi anstataŭe trovis grandajn akvujojn, kiuj ne estas miaj. Mi tute ne sciis, kial ili estis en mia sakego. Ĉu iu kaŝe enmetis ilin en mian sakon por malhelpi mian vojaĝon per tiuj pezaj akvujoj? Forĵetinte ilin, mi ĉiuokaze reekvojaĝis senmape; mi siestis, kaj sonĝis, ke mi estis perdita en iu lando.

Sonĝo pri iu vegetarano

Tre grandan vitran tason da verdeblanka trinkaĵo li trinkas. La taso estas granda kiel sitelo, li tamen facile tenas ĝin per unu mano, kvazaŭ ĝi estus malpeza. Trinkante la trinkaĵon (mi iel eksciis, ke ĝi estas miksaĵo el soja lakto kaj brasika suko), li manĝas spinacosalaton sen saŭco. Mi sonĝis pri iu vegetarano.

Mi tamen ne scias, kia estas vera vegetarano.