Mi prezentas al vi unu el miaj samrondanoj

Mi sonĝis. Mi estis staranta sur iu podio, kiu kontraŭas al miloj da homoj, kaj al ili prezentanta iun en esperanto (do verŝajne en iu esperanta universala kongreso aŭ iu esperanta renkontiĝo sufiĉe granda):

“Bonan vesperon (do vespere). Mi prezentas al vi unu el miaj samrondanoj (verdire mi de longe ne ĉeestis en regula kunveno de mia rondo, kaj en la rondo ne estas komencantoj). Li komencis lerni esperanton antaŭ ne longe…”

Ne lingva problemo, sed…

Mi sonĝis. En la sonĝo mi estis babilanta kun juna ĉino en esperanto. Li demandis min ĉu mi uzas iun aplikaĵon (kies nomon mi jam forgesis). Mi respondis, ke mi neniam aŭdis la nomon de la aplikaĵo. Li elparolis la nomon pli malrapide kaj klare, sed vane. Mi neniam aŭdis la nomon. Li prenis el sia dorsosako vortareton, kaj komencis konsulti ĝin pri io. Mi diris al li: “Ne, ne lingva problemo, sed generacia problemo”.