Fina venko

 Tiu ĉi rakonteto estas verkita de mi mem en la fino de la jaro 2016, kaj aperis en la februara numero de la literatura revuo Beletra Almanako (BA28). Kompreneble ĝi estis modifita de la redaktoroj de BA.

 

 “Mi ankoraŭ ne kontentas. Kial oni elektis la kadukan oldulaĉon por la bonveniga ceremonio? La ceremonio estas terurege grava, ĉu ne? Li jam ne povas paŝi per siaj kruraĉoj, ĉu ne? Kiom li aĝas? El kiu landaĉo li venis?”, Karlo kun iom da moktono dubeme demandis sian kolegon Johano starantan tuj apud li. Daŭrigi legadon “Fina venko”

Vintroĝardeno

EDZINO: Karulo, NI bezonas vintroĝardenon, ĉu ne?
EDZO: Ĉu? Kion NI bezonas? Kio estas tiu vintro… vintroĝardeno? Karulino? Vi jam havas ĝardenon, kiun vi povas disponi ĉiusezone, ĉu ne? Uzu ĝin ankaŭ dumvintre.
EDZINO: Ha, vi ne konas la vorton “vintroĝardeno”, ĉu ne? Konsultu do vian vortaron pri la vorto.
EDZO: Nu, bone… Ha, “vintroĝardeno” estas forcejo aranĝita kiel ĝardeno.
EDZINO: Jes, tian ejon NI bezonas, ĉu ne? Se ni havus vintroĝardenon, ni estus pli feliĉaj.
EDZO: Mi ne scias, ĉu via ideo estas bona aŭ ne. Ĉar ankaŭ la vorton “forcejo” mi unuafoje renkontis, kaj tute ne scias, kion signifas la vorto… Ha, jen vidu, mi feliĉe kaj senprobleme vivas sen scio pri la vorto “forcejo”. Ankaŭ vi estas sufiĉe feliĉa sen tiu forcejo ia aŭ vintroĝardeno, mi kredas… Nu karulino, antaŭ ol tio, kian opinion vi havas pri… pri NIA jam eksmoda kaj kaduka teleobjektivo?
EDZINO: Ĉu? NIA? Kio estas tiu umo… Mi tute ne scias, kion signifas la vorto, kaj mi kredas, ke ni feliĉe kaj senprobleme… Ha, ĉu tiu umo rilatas al VIA ŝatokupo, nome fotado?
EDZO: Nu, bone! Bone! Telefonu al la ĝardenisto pri VIA vintroĝardeno…

Kial li ne venis?

K: Bonan matenon, s-ro Paciento. Kiel vi fartas? Ĉu vi havas ian problemon?
P: Bonan matenon, d-ro Kuracisto. Mi havas gorĝodoloron ekde hieraŭ.
K: Kiom da temperaturo vi havas?
P: Mia ĉi-matena temperaturo estis 37,5 celsiaj gradoj.
K: Bone, vi do ne havas febron. Venu iom pli proksimen, kaj diru “a”.
P: aaaaa…
K: (Premante lian langon per spatelo, d-ro Kuracisto lumigis lian gorĝon per lumigilo, kaj post la mallonga esplorado diris) Hm, via gorĝo ja estas ruĝa, kaj mi kredas, ke vi havas malvarmumon sed ne tiom gravan. Ripozigu vin por la tuta tago surlite.
P: Dankon, d-ro Kuracisto.
K: Nu, ĉu vi scias, kial ne venis hodiaŭ via amiko, s-ro Plendemo, kiu ĉiu-tage vizitadas min por plendi pri liaj diversaj tute ne gravaj problemoj?
P: Li diris al mi, ke li estas malsana.

Kunula premo

A: Saluton, B! Ĉu vi estos libera en la venonta semajnfino?
B: Saluton, A! Ne, mi devas labori tiam.
A: Ho! Vi laboris ankaŭ en la lasta semajnfino, ĉu ne?
B: Jes, ĉar miaj kolegoj laboris en la lasta semajnfino, kaj ili laboros ankaŭ en la venonta semajnfino.
A: Ho, vi estas laboremaj!
B: Ne, ni ne estas laboremaj, sed simple ni volas agadi kiel aliaj… aŭ pli ĝuste dirite, ni agadas pro “kunula premo”.
A: Kio estas tiu “kunula premo”?
B: Ĉu? Ĉu vi neniam sentis mensan premon, ke viaj kunuloj senparole postulas, ke vi agadu same kiel viaj kunuloj?
A: Neniam.
B: Kion vi do faras, se ĉiuj viaj kolegoj laboras en semajnfino?
A: Se la laboro ne koncernas min, mi kompreneble ne laboras. Kaj mi kredas, ke ankaŭ ĉiuj miaj kolegoj tiel agadas.
B: Bonege! Ĉu ĉe vi estas libera posteno?
A: Jes, sed… Ĉu vi povas labori sen tia senparola postulo?